A Woman of Paris | |
---|---|
muta filmo | |
Originala titolo | A Woman of Paris |
Originala lingvo | angla lingvo • sen valoro |
Kina aperdato | 1923, 26 sep. 1923, 1 okt. 1923, 4 nov. 1923, 31 dec. 1923 |
Ĝenro | drama filmo, muta filmo, amafera filmo |
Kameraado | Roland Totheroh |
Reĝisoro(j) | Charlie Chaplin • A. Edward Sutherland |
Produktisto(j) | Charlie Chaplin |
Scenaro | Charlie Chaplin |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Charlie Chaplin |
Rolantoj | Edna Purviance • Clarence Geldart • Carl Miller • Lydia Knott • Charles K. French • Adolphe Menjou • Betty Morrissey • Malvina Polo • Henry Bergman • Charlie Chaplin • Harry Northrup |
IMDb | |
A Woman of Paris (Virino el Parizo), estas usona drama filmo de 1923 de muta kino, nome tute maltipa filmo de Charlie Chaplin kun Edna Purviance. Ĝi estas konata ankaŭ kiel A Woman of Paris: A Drama of Fate.[1][2]
La intrigo fokusas al la historio de junulino, Marie Saint Clair, (Edna Purviance) kaj ŝia fianĉo, Jean Millet (Carl Miller), loĝantoj de franca vilaĝeto kiuj deziras translokiĝi al Parizo kaj tie geedziĝi. La tagon de la eliro, lia patro malsaniĝas kaj li ne venas al la trajnstacio; ŝi scias nenion pri la tialo de lia foresto kaj foriras al Parizo sen fianĉo. Unu jaron poste, ŝi estas amantino de riĉulo, nome Pierre Revel.